Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Vaniĝinta plano

Dum tuta vojo al la hejm'
mi planis en medit':
kiel saluti panjon en
momento de l' revid'.

Kion plej belan diri do
por la unua foj',
se l' brakojn, kiuj lulis min,
etendos ŝi kun ĝoj'?

Tra mia kapo kuris jam
da belaj pensoj mil,
dum stari ŝajnis tempo, sed
rapidis veturil'.

Enpaŝis mi, alflugis kaj
brakojn etendis ŝi;
surlipe, kiel arbe frukt',
senvorte pendis mi.